John B. Goodenough
Aspekto
John Bannister GOODENOUGH [ĝon gudinaf] (la 25-an de julio 1922 en Jena, Germanio - 25-an de junio 2023) estis usona profesoro kaj fizikisto. En 2019, la esploristoj John B. Goodenough, M. Stanley Whittingham kaj Akira Joŝino komune ricevis la Nobel-premion pri ĥemio 2019 por evoluigo de litia-jona akumulatoro. Li ricevis Nobelpremion en aĝo 97, la plej alta aĝo por iu Nobel-premiito ĝis tiam.
| ||||||||||||

