Pro Esperanto (apartigilo)
Pro Esperanto estas fonduso (FPEF)[1] fondita en 2010[2], celas la ekspansion de la esperantlingva komunumo en la sektoroj sociala, konstrua kaj financa. Ĝi helpas por la aĉeto, luado, flegado de nemoveblaĵoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito[3]. Ĝi ankaŭ ellaboras planojn por financa kaj organiza resanigo de bankrotontaj establoj (ekzemple en Svedio) kaj ĝenerale subsiduas (kio ne signifas “subvencias”) al ĉiu paktinto laŭpete[2].
Pro Esperanto estas ankaŭ hispanlingva broŝuro kiu priskribas kaj propagandas Esperanton, eldonita de la Federación Española de Esperanto[4] Estas kvar ĉapitroj, nome la jenaj:
- La afero de la neŭtrala kaj facila interlingvo
- La nuntempa internacia komunikado
- La interlingvo Esperanto kaj ĝiaj funkciado kaj vivo
- Finaj konsideroj.
Pro Esperanto estis aŭstra Esperanto-eldonejo, fondita en 1987 de Herbert Mayer. Ĝi eldonas precipe originalan literaturon kaj Esperanto-lernilojn. Ĝi publikigis en 1995 interalie la verkon Sen Titolo de Ivan Ŝirjaev, kiu estas probable la unua originala romano en Esperanto (ref?).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Civita Banko -> Fonduso Pro Esperanto, HeKo,
- 1 2 (eo) Nova fonduma konsilio por Pro Esperanto, HeKo, n-ro 868 9-C, la 1-an de aprilo 2025
- ↑ (eo) Kial rilati al fondumo Pro Esperanto?, HeKo 864 6-C, la 17-an de februaro 2025
- ↑ Antonio Alonso Núñez, Pro Esperanto, Hispana Esperanto-Federacio, 1997, presita en Santiago de Compostela, 80 pp.