Cincinato

romia diktatoro en 458 kaj 439 a.K.

CincinatoLucius Quinctius Cincinnatusestis farmisto, ŝtatestro kaj milita gvidanto, kiu vivis en frua Romo. Li konsideris sin farmisto ĉefe, sed kiam li estis vokita servi sian landon, li faris tion bone, efike kaj sen demando, eĉ se longedaŭra foresto de lia bieno povus signifi malsaton por lia familio. Kiam li servis sian landon, li mallongigis sian periodon kiel diktatoro kiel eble plej multe. Pro sia fidela servo, li fariĝis modelo de romia virto.

Lucius Quinctius Cincinnatus
(519 a. K. - 430 a. K.)
Cincinato forlasas la plugilon por akcepti la diktaturon, de Juan Antonio Ribera y Fernández, 1806, Prado-Muzeo.
Cincinato forlasas la plugilon por akcepti la diktaturon, de Juan Antonio Ribera y Fernández, 1806, Prado-Muzeo.
Persona informo
Lucius Quinctius Cincinnatus
Naskiĝo 519 a. K.
en Romo, Romia Respubliko
Morto 430 a. K.
en Romo, Romia Respubliko
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Cincinato
Familio
Dinastio Quinctii Cincinnati vd
Patro Quinctius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Titus Quinctius Capitolinus Barbatus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Racilia (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lucius Quinctius Cincinnatus (mul) Traduki, Caeso Quinctius (en) Traduki, Titus Quinctius Poenus Cincinnatus (en) Traduki, Quintus Quinctius Cincinnatus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo terkultivisto
politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ahala, la majstro de la ĉevaloj, prezentas Maelius al Cincinato.
Cincinato, heroo kaj modelo por regado de la mondo.
Lucio Kvinto Cincinato (ĉ. 520/ĉ. 430 a.K.), romia konsulo, okupiĝis pri agrikulturaj taskoj kiam la senatanoj (Senato de la Romia Imperio) venis por petegi lin akcepti la superan komandon kaj iĝi la diktatoro de Romo en 458 a.K.
Lucio Kvinto Cincinato (maldekstre) akceptante la postenon kiel diktatoro de Romo de la Senato, sen-data ksilografiaĵo.
Lucio Kvinto Cincinatom Romia ŝtatestro kaj generalo ricevante delegitaron de la Romia Senato en sia bieno.

Frua Vivo

redakti

Lucio Kvinto Cincinato naskiĝis ĉirkaŭ 519 a.K. en Romo. Tiutempe, Romo estis ankoraŭ malgranda regno konsistanta el la urbo kaj ĝia ĉirkaŭa teritorio. Lucio estis membro de la Quinctia dinastio, patricia familio, kiu produktis multajn ŝtatajn oficistojn. Lucio ricevis la nomon Cincinato, signifante "la buklohara". Historiistoj kredas, ke la familio de Cincinato estis riĉa, tamen, malmulte pli estas konata pri lia familio aŭ lia frua vivo.

Konsulo

redakti

Antaŭ 462 a.K., la romia regno estis en krizo. Konfliktoj eskaladis inter la riĉaj, potencaj patricioj kaj la plebanoj, kiuj batalis por konstituciaj reformoj, kiuj limigus la patrician aŭtoritaton. Malkonsento inter ĉi tiuj du grupoj fine fariĝis perforta, malfortigante la romian potencon en la regiono.

Laŭ legendo, la filo de Cincinato, Cezaro, estis unu el la plej perfortaj krimuloj en la lukto inter la patricioj kaj la plebanoj. Por malhelpi la plebanojn kunveni en la Roma Forumo, Cezaro ŝajne organizis bandojn por forpeli ilin. La agadoj de Cezaro fine kondukis al akuzoj kontraŭ li. Tamen, anstataŭ alfronti justecon, li fuĝis al Toskanio.

En 460 a.K., la romia konsulo Publio Valerio Poplikolo (m. 503 a. K.) estis mortigita de ribelaj plebanoj. Cincinato estis vokita por preni lian lokon; en ĉi tiu nova pozicio, tamen, li ŝajne havis nur moderan sukceson en subpremado de la ribelo. Li fine rezigniĝis kaj revenis al sia bieno.

Samtempe, la romianoj militis kontraŭ la ekvioj, italika tribo pri kiu historiistoj scias tre malmulte. Post perdo de pluraj bataloj, la ekvoj sukcesis trompi kaj kapti la romianojn. Kelkaj romiaj rajdantoj tiam eskapis al Romo por averti la Senaton pri la malfacila situacio de sia armeo.

Diktatoreco

redakti

Cincinato ŝajne estis pluganta sian kampon kiam li eksciis, ke li estis nomumita diktatoro, posteno, kiun la romianoj kreis strikte por krizoj, dum ses monatoj. Li estis petita helpi defendi la romianojn kontraŭ la najbaraj ekvoj, kiuj ĉirkaŭis la romian armeon kaj la konsulon Minucio en la Albanaj Montetoj. Grupo de senatanoj estis sendita por alporti la novaĵon al Cincinato. Li akceptis la nomumon kaj vestis sin per sia blanka togo antaŭ ol vojaĝi al Romo, kie li ricevis plurajn korpogardistojn por protekto.

Cincinato rapide organizis armeon, kunvokante ĉiujn romiajn virojn, kiuj estis sufiĉe aĝaj por servi. Li komandis ilin kontraŭ la ekvoj ĉe la Batalo de Monto Algido (458 a. K.), kiu okazis en la regiono de Latio. Kvankam oni atendis, ke la romianoj malvenkus, ili rapide venkis la ekvojn sub la gvido de Cincinato kaj lia ĉevalestro, Lucius Tarquitius. Cincinato igis la venkitajn ekvojn pasi sub "jugon" de lancoj por montri ilian submetiĝon. Li prenis la ekvestrojn kiel kaptitojn kaj kondukis ilin al Romo por puno.

Post ĉi tiu granda venko, Cincinato rezignis pri la titolo kiel diktatoro 16 tagojn post kiam li alprenis ĝin kaj tuj revenis al sia bieno. Lia fidela servo kaj manko de ambicio igis lin heroo en la okuloj de liaj samlandanoj.

Laŭ iuj raportoj, Cincinato estis nomumita diktatoro denove por pli posta romia krizo post grendistribua skandalo. Ĉi-foje, plebano nomita Spurjo Maeljo supozeble planis subaĉeti la malriĉulojn kiel parton de komploto por fari sin reĝo. Tiam okazis malsatego, sed Maeljo, kiu posedis grandan provizon de tritiko, supozeble vendis ĝin al aliaj plebanoj je malalta prezo por gajni ilian favoron. Tio maltrankviligis la romiajn patriciojn, kiuj timis, ke li havis kaŝitajn motivojn por sia malavareco.

Denove, Cincinato — tiam 80-jaraĝa, laŭ Livio — estis nomumita diktatoro. Li faris Gaius Servilius Structus Ahala sian ĉevalestron. Cincinato ordonis, ke Maeljo aperu antaŭ li, sed Maeljo forkuris. Dum la posta homĉasado, Ahala fine mortigis Maeljon. Denove heroo, Cincinato demisiis sin post 21 tagoj.

Estas malmultaj informoj pri la vivo de Cincinato post lia dua oficperiodo kiel diktatoro. Li laŭdire mortis ĉirkaŭ 430 a.K.

Heredaĵo

redakti

La vivo kaj atingoj de Cincinato — ĉu veraj aŭ nur legendaj — estis grava parto de frua romia historio. La farmisto fariĝinta diktatoro fariĝis modelo de romia virto; li estis celebrata de pli postaj romianoj pro sia lojaleco kaj kuraĝa servo.

Male al iuj aliaj romiaj gvidantoj, kiuj konspiris kaj intrigis por konstrui sian propran potencon kaj riĉecon, Cincinato ne ekspluatis sian aŭtoritaton. Post kiam li plenumis la devojn postulitajn de li, li rapide sin demisiis kaj revenis al sia trankvila vivo en la kamparo.

Cincinato estas la temo de pluraj rimarkindaj artaĵoj, inkluzive de "Cincinato Lasas la Plugilon por Dikti Leĝojn al Romo" de Ribera. Multaj lokoj estas nomitaj en lia honoro, inkluzive de Cincinnati, Ohio, kaj Cincinato, Novjorko. Statuo de la romia gvidanto staras en la Ĝardeno de la Tuilerioj, en Francio.[1]

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti