Saltu al enhavo

Bill Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bill Davis
Persona informo
Bill Davis
Naskonomo William Grenville Davis
Naskiĝo 30-an de julio 1929 (1929-07-30)
en Toronto General Hospital
Morto 8-an de aŭgusto 2021 (2021-08-08) (92-jaraĝa)
en Bramptono
Religio kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Toronto
Osgoode Hall Law School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Progressive Conservative Party of Ontario (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro A. Grenville Davis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Grenville “Bill” DAVIS (naskita la 30-an de julio 1929 en Brampton ; mortis la 8-an de aŭgusto 2021 samloke) estis kanada advokato, politikisto, kaj la 18-a Ĉefministro de Ontario de la 1-a de marto 1971 ĝis la 8-a de februaro 1985. Davis estis membro de la Progresema Konservativa Partio de Ontario, kiun li prezidis dum sia tempo kiel Ĉefministro.[1]

Male al plej multaj aliaj kanadaj provincaj ĉefministroj, Davis subtenis la tiaman ĉefministron Pierre Elliott Trudeau en liaj planoj de 1981 igi Kanadon sendependa de Britio, kio inkluzivis reverkadon de partoj de la kanada konstitucio. Ĉi tiuj klopodoj finfine kondukis al la aprobo de la Kanada Leĝo jaron poste.

Kelkajn monatojn antaŭ la fino de sia regula oficperiodo, Davis demisiis post preskaŭ 14 jaroj kiel Ĉefministro de Ontario. Ĉi tiu estis la dua plej longa oficperiodo de iu ajn Ĉefministro en la historio de Ontario (Post Oliver Mowat). Lin sukcedis lia sampartiano, Frank Miller. Kun sia demisio, Davis ankaŭ retiriĝis de politiko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Canadian Press. "Bill Davis, Ontario's 18th premier and a celebrated Tory, dies at 92", Moosejaw Today, August 8, 2021.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]